Pasvorto

Vi povas ŝanĝi la pasvorton de via konto Mailo elektante Sekureco en la Ebloj menuo.

Via pasvorto devas esti elektita zorge por certigi la sekurecon de via konto Mailo. Precipe oni rekomendas eviti:

  • tro mallongaj pasvortoj
  • evidentaj vicoj de nombroj aŭ literoj, kiel 1212 aŭ abab
  • datoj facile konataj aŭ troveblaj, kiel via naskiĝdato
  • pasvortoj, kiujn vi uzas ĉe aliaj retejoj, kiuj povus esti kompromititaj

Mailo rekomendas uzi pasvorton kun almenaŭ 8 signoj, kombinante nombrojn, majusklajn kaj minusklajn literojn, kaj specialajn signojn. Via pasvorto distingas minusklojn.

Nur vi devas scii vian pasvorton kaj vi kompreneble neniam donu ĝin al iu ajn. Precipe neniam respondu al spam-mesaĝoj petantaj de vi vian pasvorton, kia ajn kialo estas menciita.

Oni rekomendas, ke vi ŝanĝu vian pasvorton regule, kaj precipe tuj kiam vi suspektas, ke ĝi eble estis kompromitita.

SciigojX